writing from
Scars Publications

Audio/Video chapbooks cc&d magazine Down in the Dirt magazine books

 

This writing was accepted f
or publication in the online
edition of the ISBN# issue
the 23 enigma
cc&d (v263) (the June 2016 issue,
the 23 year anniversary issue)




the 23 enigma

Nokto

Steven K. Smith

    Mi marŝis tra la kampuso1, tra la studenta centro, preter la studio de la universitata radiostacio, celante la subteran parkumejon. Juna virino iris antaŭ mi, distance de tri ĝis kvin paŝoj.
    Kiam ni eniris la vestiblon kaj la pordo fermiĝis post nia dorso, ŝi rigardis malantaŭ sin kaj tuj returnis rapide la kapon, vidinte miajn griziĝan barbon, malhele brunan hararon, kaj altecon je pli ol kapo plian ol la ŝia.
    Ŝi marŝis antaŭ mi, kaj ni ambaŭ preteris la lifton por uzi la ŝtuparon. Ŝi rerigardis denove, sed rapide turnis sin, kun rigardo fikse antaŭen. Kiam la pordo je la supro de la ŝtuparo sin refermis, ŝi plirapidigis la paŝojn.
    Sur la ŝtuparo, mi malrapidigis miajn paŝojn, dum ŝi plirapidigis la siajn. Mi malbenis la homon kiu tiom timigis ĉi tiun virinon ke nun ŝi timas pro viro sendube pli aĝa ol ŝia patro; ke ŝi sentis ke ŝi devas fuĝi maljuniĝantan studenton de poezio.
    La distanco inter ni ekpligrandiĝis. Ĉe la malsupro de la ŝtuparo ŝi puŝ-malfermis la pordon kaj hastis tra la parkumejo. Mi transiris la pordon, plu sekvante ŝin preter la parkumitaj aŭtoj, sed pli malproksime per ĉiu paŝo.
    Ŝi hastis tra la parkumejo kaj saltis en kamioneton, kiu staris apud mia aŭto. Kelkajn sekundojn poste ankaŭ mi atingis mian propran aŭton.
    El la sidloko de la kamioneto ŝi gapis streĉ-okule al mi dum mi proksimiĝis. Eksidante, mi turnis mian rigardon al la panelo kaj enmetis la ŝlosilon en la ekfunkciigilon, rigardante ien ajn, sed ne al la timplena junulino.
    Ŝiaj streĉaj, nervozaj okuloj neniam turnis sin for de mi. Mi volis krii mian senkulpecon al ŝi, sed mi sciis ke tia protesto nur plimalbonigus la aferon. Ŝia gapo min kondamnis. Eblas nek apelacio nek indulgo.
    Mi simple atendis en mia aŭto ĝis ŝi ekirigis la kamioneton kaj forveturis, ne sekvante ŝin tuj. La kamioneto surhavis bufro-afiŝon: “Reprenu la nokton.”
    Ankaŭ mi volas rehavi la nokton.

 

1 Universitata areo (ReVo)



Scars Publications


Copyright of written pieces remain with the author, who has allowed it to be shown through Scars Publications and Design.Web site © Scars Publications and Design. All rights reserved. No material may be reprinted without express permission from the author.




Problems with this page? Then deal with it...